Home Random Page


CATEGORIES:

BiologyChemistryConstructionCultureEcologyEconomyElectronicsFinanceGeographyHistoryInformaticsLawMathematicsMechanicsMedicineOtherPedagogyPhilosophyPhysicsPolicyPsychologySociologySportTourism






APERo-10 entuziasmigas kaj esperigas

?Jam preskaŭ semajno pasis post la aranĝo, sed mi daŭre restas en ties etoso. Tute ne ĉiuj aranĝoj vekas en mi la samon, do mi povas diri, ke la pasinta APERo-10 estis unu el tiuj, kiuj vere inspiris kaj impresis min. Ĝis nun sonas voĉoj de la amikaro kaj sonoj de kantoj en la kapo, la korpo volas danci kaj la animo ridi?. Tion skribis en la APERo-paĝaro ĝia partoprenanto Aleksandr Lebedev, la junulo, vizitinta jam multajn enlandajn kaj eksterlandajn aranĝojn, inkluzive UK, IJK, SES kaj JES.

 

La jubilea AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo, tradicie organizata de la Moskva Esperanta Asocio MASI, pasis la 20-23-an de februaro 2016 en la apudmoskva ripozejo ?Jerŝovo? ? en kutimaj datoj, en kutima loko, kun samgrada sukceso. Tamen kiel dufoje ne eblas eniri la saman riveron, tiel ĉiu aranĝo havas sian specialan bonguston. Ĝin kreas la homoj, kiuj, siavice, kreas ne nur la etoson, sed ankaŭ la programon. En nia jubilea renkontiĝo klare reliefiĝis antaŭe ne vortigita principo: APERo estas la aranĝo, kiun kontribuas kaj surloke kreas la partoprenantoj. Tio signifas, ke ĉiu programkontribuanto mem zorgas pri la ĝustatempa komenco kaj fino de sia programero, ankaŭ pri anticipa preteco de la ejo kaj teknikaĵoj, ankaŭ pri sia publiko. Evidentiĝis, ke estas tute facile realigi tiun principon en niaj kondiĉoj, kiam ni ĉiuj loĝas en la sama dometo, havas konstantajn laborsalonojn, ĉiuj scias, kie kion preni. Tio signifas ankaŭ, ke la konsumantoj hazarde trovas sin en roloj de helpantoj kaj aktivaj partoprenantoj ? kaj ĝuste pro tio ricevas plenan kontentiĝon de la tuta aranĝo. Ekzemple, en la Konkurso de tradukistoj, organizitan de la masianino Tatjana Stepanova (Sankt-Peterburgo) ĉifoje ekdeziris partopreni pli ol triono da aperanoj! Senti sin kunkreanto estas tute alie, ol resti simpla konsumanto.

 

La fama franca esperantistino, reprezentanto de UEA ĉe UNESKO Renee Tiolle, kiu hazarde por si kaj bonŝance por ni partoprenis la aranĝon plentempe, listigis la tri siajn impresojn: varieco de la programo, abundo de gejunuloj kaj programkontribuemo de ĉiuj partoprenantoj, eĉ de la plej fruaj novuloj.

 

APERon-10 partoprenis 40 homoj, ĉefe el Moskvo kaj Moskva provinco (28), el la 12 aliregionanoj estis tri eksterlandanoj el Latvio kaj Francio. Inoj kaj malinoj, gejunuloj ĝis 30-jaraj kaj pliaĝuloj estis posamkvante. La komencantoj kaj pene parolantoj estis 9 homoj (inter tiuj la tri gejunuloj, ankoraŭ ne finstudintaj ĉe la baza E-kurso ?FaRo-46?, kaj tri gastvizitantoj), do, la signifa plimulto flue parolis Esperante. Tia proporcio facile ebligas la taskon de la APERo ? krei idealan medion por progresigi la lingvon. Krokodilado estas strikte malpermesata, kaj firmeco de la lingva disciplino povas konkurenci nur kun la varm-hejmeca amika etoso.



 

Programo de la jubilea APERo estis enorme riĉa, la ĝenerala temo ?Sonoj? estis respegulita en multaj programeroj. La du plenaj tagoj ankaŭ havis temojn: Lingva Tago kaj Movada Tago. Prelegoj, kvizoj, ludoj, voĉlegadoj estis orientitaj al tiuj temoj. Ekzemple, ?UNESKO-datoj: tago de la gepatra lingvo? (Kirill Noviĉenko, Sankt-Peterburgo), ?Modernaj teknikaĵoj por tradukistoj? (Ilja Muravjov, MEA MASI), ?La plej bazaj sonoj en lingvoj de la mondo? (Kuzjma Smirnov, Sankt-Peterburgo, MEA MASI), ?Kiel bestoj parolas? (Mikaelo Povorin, MEK ?Lev Tolstoj?), ?Sonoj de rusa avangardo? (Julija Samsonova, MEA MASI), ?Franca literaturo en Esperanto? (Renee Triolle, Francio), ?Divenu melodion? (Jelena Alopina, Petergof/Kovrov) kaj tiel plu.
La ŝatataj tradiciaj aranĝoj ne mankis: Poezia Horo, Librointerŝanĝo kaj grupa Voĉlegado (rakonton de Artjom Kostjukovskij ?Floso? voĉlegis 9 viroj), promenado en la bieno Troickoe kun fotado, koncertoj de Mikaelo Povorin kaj Sergeo Straŝnenko, dancklasoj (Jelena Alopina).
Kiel ĉiam, abundis lingvaj kaj intelektaj ludoj por partopreno de ĉiuj aperanoj: ?Famulo? kaj ?Serĉanto? kun Mikaelo Povorin, ?Kio, kie, kiam? kaj ?Trompludo? kun Oleg Ĉajka ktp.

 

El veraj specialaĵoj de la programo menciindas tri. Konversacioj kun Renee Triolle pri la homaj rajtoj, prelegoj kaj diskutoj pri la tutmonda kaj rusia junulara E-movado, kiujn lanĉis la TEJO-sekretario Arina Osipova, subtenata de TEJO A-komitatano Kirill Noviĉenko kaj la benefico de la fara en Rusio Esperanta poeto Klara Ilutoviĉ, kies jubileon ni antaŭnelonge celebres. Dum la benefico Mikaelo Povorin kantis 10 kantojn je la versaĵoj de Klara kaj 10 homoj deklamis ŝiajn poemojn, ne mankis donacoj kaj amikaj gratuloj.

 

Dum la Solena Fermo 20 homoj el 40 partoprenintoj ricevis Diplomojn pro la programkontribuo. La impresoj kaj dankvortoj estis tiom kortuŝaj kaj sinceraj, ke ne restas loko por duboj pri reveno de la APERo? Do, aperu inter ni la 23-26.02.2017 en APERo-11!

 

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

 

Pli da informoj: https://vk.com/apero_ek_masi

 


Date: 2016-06-12; view: 219


<== previous page | next page ==>
Ho, APERo, jen espero por Movado | Cultural Considerations
doclecture.net - lectures - 2014-2024 year. Copyright infringement or personal data (0.006 sec.)