![]() CATEGORIES: BiologyChemistryConstructionCultureEcologyEconomyElectronicsFinanceGeographyHistoryInformaticsLawMathematicsMechanicsMedicineOtherPedagogyPhilosophyPhysicsPolicyPsychologySociologySportTourism |
Ho, APERo, jen espero por Movado
Por REGo
Kiam oni petis impresojn pri APERo-10 de la fama franca esperantistino kaj UNESKO-aganto Renee Tiolle, ŝi listigis la tri faktojn: varieco de la programo, abundo de gejunuloj kaj programkontribuemo de ĉiuj partoprenantoj, eĉ de la plej fruaj novuloj. Renee, kutimiĝinta al internaciaj renkontiĝoj, ne speciale menciis la ĉefan fieron de ĉiuj APERoj, nome ? la malkrokodiladon, kiu meritas apartan aprezon ĉe landa Esperanta aranĝo. Ĉi-APERon plentempe partoprenis 6 fruaj komencantoj. La signifa plimulto, flue parolanta en Esperanto, facile ebligas kreon de la ideala medio por progresigi ĉies lingvan nivelon. Tial APERojn de la instrumetoda vidpunkto eblas nomi lingvomergiĝo. Kiel tekstas la refreno de la APERo-himno:
Ho, apero, jes, apero De l?verdaĵ? sur nia tero, Ho, apero ? jen espero por Movado. Ni parolas Esperante, Ni parolas Esperante
Do... Kio, kiam, kie... APERo-10 ? la Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo, tradicie organizata de la Moskva Esperanta Asocio MASI, pasis, kiel ĉiam, la 20-23-an de februaro 2016 en la apudmoskva ripozejo ?Jerŝovo?. Ĝin vizitis 40 homoj, el kiuj 21 MASIanoj. Inoj kaj malinoj, gejunuloj ĝis 30-jaraj kaj pliaĝuloj estis posamkvante.
Programo de la jubilea APERo estis enorme riĉa, ni eĉ luprenis 14 horojn en la ripozejaj salonoj. Unuan fojon la evento havis ĝeneralan temon (?Sonoj?), kio ofte servis orientiro al la programkontribuantoj. La du plenaj tagoj ankaŭ havis temojn: Lingva Tago kaj Movada Tago. Prelegoj, kvizoj, ludoj, voĉlegadoj estis orientitaj al tiuj temoj: ?UNESKO-datoj: tago de la gepatra lingvo? (Kirill Noviĉenko, Sankt-Peterburgo, EK ?Kariljono?), ?Modernaj teknikaĵoj por tradukistoj? (Ilja Muravjov, MEA MASI), ?La plej bazaj sonoj en lingvoj de la mondo? (Kuzjma Smirnov, Sankt-Peterburgo, MEA MASI), ?Kiel bestoj parolas? (Mikaelo Povorin, MEK ?Lev Tolstoj?), ?Sonoj de rusa avangardo? (Julija Samsonova, MEA MASI), ?Franca literaturo en Esperanto? (Renee Triolle, Francio), ?Divenu melodion? (Jelena Alopina, Petergof/Kovrov) kaj tiel plu.
La tria specialaĵo estis la benefico de Klara Ilutoviĉ, kies jubileon ni antaŭnelonge celebres. Klara Sergejevna ĉeestis APERon tuttempe, kio ebligis al ni inde gratuli ŝin. Dum la benefico Mikaelo Povorin kantis 10 kantojn je la versaĵoj de Klara kaj 10 homoj deklamis ŝiajn poemojn. Fine ni enmanigis al ŝi la Honorfolion kaj Dankfolion, kiun subskribis multaj dezirantoj, kaj donacis gabelenan kusenon en formo de kato. Dum la poezia Horo Renee Triolle enmanigis al la jubileantino du valorajn librojn, speciale alportitajn el Francio. Klara Sergejevna estas surprizita, kortuŝita kaj dankemega, sed pli gravas, ke ŝi ĉiam estis kun ni kaj aspektis ne nur kontenta, sed tutsana, vivplena kaj bonhumora. Indas organizi aranĝojn por simple feliĉigi homojn, ĉu ne?
33 aperoj, 33 aperoj, 33 aperoj ? nova renkontiĝ?.
Sed antaŭ ol plenkore invite vin al APERo-11, mi ŝatus memorigi pri la celataj partoprengrupoj. MASIanoj, kiuj, feliĉe, ne mankas, estas mastroj de la aranĝo. La plej dezirataj gastoj estas E-parolemaj komencantoj kaj memlernantoj ĉu el Moskva regiono, ĉu el aliaj urboj. Kaj tiuj malmultas, bedaŭrinde! Ni ĝojas pri apero de Farida Beknansurova, kiu venis al ni el Glazov! Do, agitu viajn lernantojn, hezitemajn konatojn, venigu ilin! Ja nenio tiom efike fiksas la homojn al la Movado kiel la propra lingva progreso en kleriga kaj distra amika etoso! Kreskigi novajn movadanojn ? tiun taskon APERo solvas ankoraŭ tro malsufiĉe. Kaj la tria atendata grupo estas iniciatemaj programkontribuantoj. La modelo estas Mikaelo Povorin, kiu mem proponadas siajn trafajn programerojn sen atendi ke iu invitu lin aŭ petegu agadi. Tial ? du specialaj petoj al maturaj esperantistoj: venigu la novulojn kaj pensu per kio vi mem povas esti utila al la aranĝo. Estu memstare iniciatemaj, kreemaj! Ne atendu, ke iu distru vin! Do, kiam ni formos la sekvan taĉmenton el la ?33 aperoj? (c), ni orientiĝos al tiuj elekt-principoj.
Kaj nun ? bonvenon la 23-26.02.2017 al APERo-11!
Irina Gonĉarova
Pli da informoj: https://vk.com/apero_ek_masi
Date: 2016-06-12; view: 275
|