Home Random Page


CATEGORIES:

BiologyChemistryConstructionCultureEcologyEconomyElectronicsFinanceGeographyHistoryInformaticsLawMathematicsMechanicsMedicineOtherPedagogyPhilosophyPhysicsPolicyPsychologySociologySportTourism






La ulo, kiu ne plu pensas

Izabela

Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela.

«La mondo ne estas bela,» diras Izabela al la spegulo. «Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi «saluton» kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras: «Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Venu kun mi. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras: «Vi estas tute sola. Venu kun mi. Kun mi la mondo estas bela kaj granda.»» Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro... Estas tro.»

«Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere la nuna mondo ne estas bela.»

Stranga strangulo

Tiu ulo estas stranga. Ĉu vi vidas lin? Tiu granda viro, vere forta, kiu staras proksime al la spegulo, kun io en la mano. Li ne plu estas tre juna, sed li ne estas maljuna. Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin nun?

Turnu vin iomete. Jen. Nun vi certe vidas lin, ĉu ne?

Nu, tiu stranga ulo parolas tute sola. Dum vi rigardas lin, li haltas, sed se vi ne rigardas, li reparolas. Li iras rapide al la pordo, staras proksime al tiu alia ulo, kiu sidas en la angulo kun bela knabino, staras proksime al ŝi, tute proksime al ŝi, fakte. Li rigardas ŝin, sed ne parolas al ŝi. Estas io en lia mano, sed mi ne scias, kio. Poste li revenas al la pordo, staras inter la pordo kaj la alta spegulo, kaj nenio okazas.

Nun li malrapide proksimiĝas al la spegulo, parolas al la spegulo, dum juna virino sidas tute proksime. Sed li ne parolas al ŝi, li parolas al la spegulo! Strange, ĉu ne? Vere stranga ulo!

Nun, jen li malrapide revenas al alia angulo. Io estas tute ne-natura en lia rigardo.

Ĉu vi scias, kiu estas tiu viro? Li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala. Li estas ne-nature pala. Vera strangulo!

Ĉu mi demandu al li, kiu li estas? Diable! Mi ne plu vidas lin. Knabo kaj knabino staras inter li kaj mi. Ĉu vi vidas lin nun? Mi ne. Mi ne plu vidas lin. Ho jes, jen mi lin revidas. Fakte, li nun staras iom malproksime. Rigardu! Jen, nun li iras tre malrapide al la pordo. Vere, li agas plej strange. Mi demandas min...

Kio estas en lia mano? Ĉu vi vidas? Ha, jen li reproksimiĝas. Mi bone vidas nun. Nun mi vidas, kio estas en lia mano. Estas taso. Estas nur taso. Rigardu, li agas vere strange! Li parolas al la taso. Li iras al tiu juna studentino, kiu sidas en la angulo, haltas, staras proksime al ŝi, sed ne parolas al ŝi. Li parolas nur al la taso. Li agas vere strange, vere tre strange, vere tro strange. Nun mi ne plu vidas lin.



Ho jes! Se mi turnas min iomete, mi revidas lin. Stranga ulo. Mi vere demandas al mi, kiu li estas. Li certe ne estas nova studento. Li estas tro maljuna.

 

Amdeklaro

Izabela, pardonu min, sed mia deklaro estas plej grava. Permesu, ke mi parolu al vi. Permesu, ke mi rigardu al vi, al via bela, serioza vizaĝo.

Mi min demandas, ĉu vi povas kompreni min. Eble ne. Eble vi ne povas. Okazas io stranga en mi. Io tute nekomprenebla. Vi estas tro bela. Tio estas la grava fakto, la sola vere grava fakto en la mondo.

Mi rigardis al via tro bela vizaĝo, kaj io nekomprenebla okazis en mi. Io nekomprenebla okazis al mi. Mi ne plu komprenas min. Mi ne plu estas mi. Mi rigardis vin, mi simple rigardis vin, kaj mi ne plu estas la juna malserioza knabo, kiu mi estis.

Mi estis knabo, kaj nun estas viro. Mi estis malforta, kaj mia forto nun estas nekompreneble granda. Mi estas kvazaŭ tute nova. Mi estis sola en la mondo. Nun mi povas esti kun vi. Se vi volas, kompreneble.

Mi volas proksimiĝi al vi. Mi volas esti kun vi. Mi volas paroli al vi pri la belo de la tago, pri la bono de la naturo, pri la grando de la mondo. Mi volas paroli al vi pri viaj belaj manoj, pri via bela vizaĝo.

Mi scias, ke vi estas mistera. Virinoj al mi aspektas mistere. Mi volas ke vi, mistera virino, rigardu min, amu min. Mi volas sidi ĉe via tablo, mi volas paroli kun vi dum la tuta tago, dum multaj kaj multaj tutaj tagoj. Mi scias, ke mi ne esprimas min bone. Pardonu min, mi petas. Mi estas certa, ke vi komprenas min. Sed eble ne. Eble vi ne povas kompreni. Mi volas, ke vi komprenu min, sed eble vi ne povas. Mi petas vin, montru al mi, ke vi komprenas. Montru al mi, ke vi permesas, ke mi parolu plu. Diru al mi, ke vi permesas, ke mi deklaru plu, kiel forte mi amas vin. Certe vi permesas, ĉu ne?

Ho Izabela, permesu, ke mia mano proksimiĝu al via mano, ke mia mano iomete haltu sur via mano. Ĉu ne? Ĉu vi ne volas? Ĉu vi malpermesas? Ĉu mi estas nepardonebla? Ĉu mi agis nepardoneble? Mi agis nur nature.

Mi parolas serioze. Ĉu mi estis malprava? Ĉu vi ne pardonas min? Tamen, Izabela, mi nur amas. Ĉu vi ne volas, ke mi amu vin? Ĉu vi ne povas min ami? Ĉu vi ne volas min ami? Ĉu vi ne volas min?

Permesu tamen, ke mi vin rigardu. Mi parolas plej serioze. Vi ne komprenas, ke mi amas vin, ĉu? Ĉu eble vi ne scias, ke vi estas bela, tre bela, tre tre bela, fakte?

Se vi ne volas, ke mi amu vin tute, se vi preferas, ke mi ne amu vin, eble vi tamen permesas, ke mi amu vin iomete. Nur iomete, Izabela, mi petas. Se vi ne permesas, ke mi amu vin multe, mi petas vin, permesu, ke mi amu vin iomete.

Amo estas la plej alta vero en la mondo. Kio estas pli bela? Kio estas pli granda? Kio estas pli forta? Nenio.

Mi povas plej serioze deklari al vi, ke nenio estas pli bela, nenio estas pli alta, nenio estas pli forta. Mi povas ankaŭ diri: nenio estas pli natura. Tio estas la plej certa vero en la tuta mondo.

Mi amas vin, Izabela. Mi vin amas forte. Mi amas vin pli kaj pli.

Mi petas vin, pardonu al mi, sed se vi povas, ankaŭ vi amu min. Ĉu vi scias, kiel simpla estas amo? Kiel simpla kaj bona? Nenio estas pli simpla. Nenio estas pli bona.

Mi amas vin, Izabela. Pardonu, se mi parolas iom strange. Sed mia amo estas tro forta, tro grava. Ne gravas, se vi ne komprenas. La sola, simpla fakto estas, ke mi amas vin. Kaj ke tio estas bona.

Lingvistiko

Mi deziras, ke vi komprenu, ke lingvistiko estas scienco inter multaj aliaj sciencoj. Lingvistiko estas mia fako. Oni do prave povas diri, ke mi estas fakulo pri lingvistiko. Lingvistiko estas mia specialaĵo, se vi volas.

Sed la fakto, ke mi lernis multe pri lingvoj kaj pri lingvistiko, la fakto, ke mi estis studento pri tiu fako, ne permesas al vi diri, ke mi scias multe pri la aliaj sciencoj. Multaj sciencaj aferoj estas por mi misteraj, en fakoj, kiuj ne estas la mia.

Nu, ni ne parolu pri tio. Ni ne parolu pri tiuj aliaj sciencoj. Ni parolu nur pri mia fako, nome lingvistiko. Lingvistiko estas la scienco pri lingvo. Pri lingvoj, se vi preferas. Lingvistiko, t.e. (= tio estas) lingvoscienco... jes, oni povas diri ankaŭ «lingvoscienco»..., estas la scienco pri tio, kiel ni esprimas nin lingve. Mi demandas, kaj vi respondas. Kiel? Ĉu mane? Ne. Ni ne demandas kaj respondas mane. Por demandi kaj respondi, ne niaj manoj agas, ni tute ne agas, fakte, ni parolas.

Eble oni povas diri, ke paroli jam estas agi. Ke parolo estas ago. Sed tamen, se oni povas konsideri, ke paroli estas agi, parolo tamen ne estas mana ago, parolo estas lingva ago.

Kiam do ni demandas kaj respondas, ni parolas, t.e. ni agas lingve. Kiam ni komunikas parole, ni rilatas lingve inter ni. Nia interrilato estas lingva. Niaj komunikoj estas lingvaj. Lingvo ekzistas por komuniki, por ke ni rilatu inter ni, por ke ni povu diri al aliulo, kio okazas, kio okazis, ĉu ni konsentas kun li, ĉu ni ne konsentas, ĉu ni deziras, ke li agu por ni. Lingvo ekzistas por lerni kaj por instrui. Se ideo venas al vi, eble vi deziras ĝin komuniki. Nu, por tio lingvo ekzistas. Por tio multaj lingvoj ekzistas. Por tio ni lernas ilin. Por rilati inter ni, ne nur mane, sed ankaŭ parole.

 

5. Ĉu vere vi ne volas labori?

Rigardu, la sukerujo estas malplena. Se iu dezirus sukeron, li ne povus havi ĝin. Vi iras promeni kun Izabela, vi parolas kun ŝi dum la tuta tago pri arto kaj scienco, eble, sed eble ankaŭ pri malpli belaj aferoj — la diablo scias, pri kio vi parolas, kiam vi promenas kun ŝi — kaj dume la sukerujoj staras tute malplenaj sur la tabloj.

Vi tute ne atentas vian laboron. Ŝajnas, ke nur Izabela gravas por vi. Mi konsentas, ke ŝi estas tre bela junulino. Sed tamen vi agas malprave. Se subite iu dezirus sukeron, ĉe kiu li ekhavus ĝin?

Nur imagu! Se Profesoro Zuzu venus kaj vidus, ke la sukerujoj estas malplenaj... Mi ne povas imagi — pli bone: mi preferas ne imagi — kio okazus, se li tion vidus. Vi scias, ke havi multe da sukero tre gravas por li. Vere mi ne komprenas vin.

Vi ne estas serioza. Vi ne laboras serioze. Kiam vi ne promenas, vi sidas en angulo kaj atentas nenion, nur Izabelan. Ofte mi demandas min, ĉu vi estas normala. Se via imago malpli laborus, certe pli laborus viaj manoj. Vi povus tamen atenti, ĉu la sukerujoj estas plenaj.

Se mi ne estus kun vi, se mi ne atentus la simplajn aferojn de la labortago, nenio okazus normale. Vi permesas al vi iri promeni, vi iras kaŝi vin en la naturo kun via belulino, kaj vi tute ne konsideras, ke vi estas en la universitato por labori mane, ne por deklari vian amon dum tuta tago, ne por rigardi vin en la spegulo por vidi, ĉu vi ne ŝajnas tro malbela por Izabela, ne por komuniki al ŝi la belajn esprimojn de via juna, drama imago, sed por labori.

Atenti la sukerujojn estas via laboro, ne mia. Se mi permesus al mi agi kiel vi... Ne. Mi tion ne povas imagi. Mi estas serioza, mi ne iras promeni, mi ne iras kaŝe sidi dum la labortago kun bela fortulo.

Mi ne plu estas tiel juna, kiel vi, sed tamen... Se vi nur scius, kiel ofte viroj min petas... La viroj, kiuj konas min, konsideras ke... hehe[1] ... Nu, viroj estas viroj, ĉu ne? Sed mi neniam konsentas. Mi neniam diras «jes». Mi neniam jesas al ili. Ami la virojn ne estas mia specialaĵo. Ne por atenti la virojn la universitato petas min veni, nur por labori. Ne havu strangajn ideojn pri mi. Mi atentas vin, juna viro, nur rilate al via laboro. Ke la sukerujoj estas malplenaj, tio gravas por mi. Sed ke vi parolas bele kaj havas ne malbelan vizaĝon, tio al mi tute ne gravas. Vi povus plibeliĝi de tago al tago, mi ne atentus vian plibeliĝon, mi atentus vian laboron kaj rigardus — inter-alie — ĉu la sukerujoj estas plenaj, ĉu ili estas malplenaj. Kaj se ili ne estas tute plenaj, permesu, ke mi tion diru al vi.

Se mi revidus vin reiri promeni kun Izabela dum la labortago kaj ne atenti vian laboron, mi turnus min[2] al Profesoro Zuzu kaj dirus la aferon al li. Ne gravas al vi, ĉu vere? Ĉu vere tion vi respondis? Diable! Bela respondo! Nu, bone! Se vi preferas agi neserioze, se vi preferas ne labori, la dramo okazu. Al mi tute ne gravas. Mi diras tion por vi, ne por mi.

Ĉu vi imagas, ke povus gravi por mi, ke vi ne laboras normale, ke vi malkonsentas labori? Tute ne gravas. Mi estas bona kun vi kaj komunikas al vi miajn ideojn. Sed se vi ne volas konsideri ilin serioze, tio estas via afero.

Ĉu laboro pri sukerujoj estas tro malalta por vi? Ĉu vi imagas, ke vi estas en la universitato kiel studento? Kiel profesoro, eble? Ne, ne, kara mia. Vi estas simpla laborulo. Estas tro multe da ideoj en via imago, kaj tro malmulte da laborforto en viaj manoj. Ne. Laborforton vi havas. Mi volis diri: tro malmulte da laborvolo.

Tro ofte mi vidas vin promeni kun la manoj en la poŝoj. Ĉu vi estus tiel malforta, ke vi ne plu povus labori nun? Vi eble ne estas tre granda, sed vi ne ŝajnas malforta. Ĉu vi jam laboris tro multe? Diable! Mi ne povas kompreni vin.

Kiam mi estis juna, mi ne konis knabojn, kiuj laboris tiel malmulte, kiel vi. Knaboj, kiuj ne laboris, ĉe ni ne ekzistis. Mi ne diras, ke vi estas malbona knabo. Mi konsideras nur, ke vi agas absurde. Mi konsentas, ke Izabela kaj vi estas bela paro. Sed... Eble vi konsideras, ke mi parolas tro multe pri aferoj, kiuj ne rilatas al mi. Pardonu, sed tamen permesu, ke mi komuniku al vi miajn ideojn. Rilatoj estas pli bonaj, se tiuj, kiuj laboras kune, estas sinceraj, ĉu ne? Kaj vidi junan viron kiel vi, plenan de forto, promeni tuttage kun knabino, dum li povus multe labori, kaj dum la sukerujoj estas malplenaj, nu, tio estas tro.
__________________
1) Hehe: pli malpli kiel ho! (Se vi ne komprenas «hehe», tute ne gravas).
2) Mi turnus min al: mi irus paroli al.

 

La ulo, kiu ne plu pensas

Pri kio mi pensas, li demandis. Ĉu vi aŭdis lin? Kiel strangaj tiuj uloj estas! Kvazaŭ mi scius, pri kio mi pensas. Ĉu mi vere pensis ion? Ĉu oni devas pensi dum la tuta tempo? Tio ne ŝajnas al mi prava.

Mi perdis la forton pensi antaŭ multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas «la ulo, kiu ne pensas».

Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankaŭ aliaj viroj kaj virinoj, ankaŭ aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankaŭ multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili ŝajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvazaŭ ili pensus. Nur agas kvazaŭ; ĉu vi komprenas?

Mi scias. Antaŭ iom da tempo, ankaŭ mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu! Se mi perdus miajn ideojn! Mi verŝajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe — mi neniam rigardas ilin — sed plej verŝajne ideojn mi havas.

Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, ĉu ili ekzistas. Verŝajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.

Ĉu vi aŭdis pri Kartezio[3] ? Li estis granda profesoro antaŭ multe da tempo. Li diris: «Mi pensas, do mi estas». Mi diras malsame: «Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas». Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. «Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas?» vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas: mi aŭdas. Mi aŭdas, do mi estas. Mi aŭdas, do mi ekzistas.

«Ĉu esti, ĉu ne esti, jen la demando», diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi — eble ne por vi! — bela fakto. Antaŭ la demando «ĉu esti, ĉu ne esti», mi tute ne timas. Mi respondas simple «esti», kaj restas tute trankvila.

«Mi aŭdas, do mi ekzistas», mi diris. Jes, mi aŭdas. Mi aŭdas tre bone. Mi havas tre bonan aŭdpovon. Fakte, mi aŭdis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha! Vi pensis, ke mi ne aŭdas, ĉu ne? Sed mi aŭdas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazaŭ vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi aŭdas vin. Mia aŭdo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi aŭdas aferojn, kiujn mi devus ne aŭdi. Jes, mi aŭdas vere tre bone.

Same pri mia vidpovo: mi ankaŭ vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj aŭdo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, ĉu vi komprenas?

Se mi metas mian forton en tiun laboron — pensi estas labori, ĉu ne? — mi perdas ĝin. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone esti forta[4] .

Verdire, ŝajni forta estas ankoraŭ pli bone, en la nuna mondo, ŝajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi ŝajnas forta, oni timas vin, kvazaŭ vi estus forta. Se vi estas forta, sed ŝajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.

Ĉu vi aŭdis min? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi ĝin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel «ĉu esti, ĉu ne esti», «ĉu mi pensas, kaj do ekzistas? ĉu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas?». Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, ĉu vi ekzistas. Diskutu ĝin do, sed ne kun mi.

Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, ĉu vi pensas, ĉu vi ne pensas, ĉu vi pensas prave, ĉu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kaŝi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via poŝo, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon! Ne pensu tro! Kaj la forto restu kun vi!
__________________
3) Kartezio = Descartes.
4) En Esperanto, oni diras: estas —e —i, —i estas —e, estas —e, ke ... Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature.

 


Date: 2016-01-03; view: 778


<== previous page | next page ==>
Sous le ciel de Paris | Oni venis el alia mondo
doclecture.net - lectures - 2014-2024 year. Copyright infringement or personal data (0.008 sec.)