Home Random Page


CATEGORIES:

BiologyChemistryConstructionCultureEcologyEconomyElectronicsFinanceGeographyHistoryInformaticsLawMathematicsMechanicsMedicineOtherPedagogyPhilosophyPhysicsPolicyPsychologySociologySportTourism






Apitro 9: El la taglibro de Marja

Kristnaska vespero, 1919

Blanka, blanka, ĉio estas blanka: la tuta naturo, la domoj, stratoj, vojoj, kaj ankaŭ en la homaj koroj estas blanka paca sento. Nur en mia koro estas fajroruĝa ribelo kaj ploro. Hieraŭ ĉio estis paca kaj trankvila ankaŭ en mi. Hodiaŭ mi jam ribelas kontraŭ la Vivo, kontraŭ la sorto kaj pro la morgaŭa tago la larmoj turmentas mian koron. Egale, kiam venos tiu morgaŭa tago, ĉu vere morgaŭ aŭ post unu monato, post unu jaro! Egale! Mi sentas, ke ĝi staras antaŭ mia pordo.

Hieraŭ ... Ho, la hieraŭa tago estis bela kaj la vespero eĉ pli bela. Hieraŭ li vizitis nin. Tial mi diras "nin", ĉar li venis ankaŭ al mia malsana patrino. Li alvenis kun sia amiko, la plej bona kuracisto en la militkaptitejo. La kuracisto longe restis en la ĉambro. Kormalsano kaj la nervoj laciĝis, li diris. Kormalsano! Kompreneble. Kian alian malsanon povus havi patrino de kvin infanoj? Nur kor- kaj nervmalsanojn. Dio mia, helpu nin! La kuracisto skribis recepton kaj konsilis, ke mia patrino ripozu, multe dormu, ne havu zorgojn ... Ne havu zorgojn!? Malriĉa patrino kun kvin infanoj ne havu zorgojn! La patro estas for. En tiu ĉi jaro li ne povis veni hejmen. Li sendis monon, leteron. Jen ĉio! Dio helpu nin! Kion fari? Kion fari?!

Dum la kuracisto estis ĉe ni, mi povis reteni la larmojn, sed poste ... Ho, kiel mi ploris! ... kaj li venis al mi, eksidis apud min, karese viŝis miajn larmojn per siaj manoj, forigis la doloron el mia koro per siaj varmaj rigardo kaj voĉo. Mi sentis, ke el li parolas pli ol amikeco. Li estis tre, tre serioza. La tuŝo de liaj manoj estis tia, kia estas la kareso de mia patro, kiam li metas sian manon sur mian kapon kaj diras: "Supren la kapon kaj koron, filino mia. La vivo ne estas infanludo, sed la honestaj malriĉuloj ne havas en ĝi riproĉojn de la konscienco". Jes, la tuŝo de liaj manoj estis patra, send en lia rigardo estis io dolora, io nekomprenebla. En liaj okuloj mi vidis la ploregantan amon.

Li amas min ... li amas min ... Mi scias kaj mi? ... Ho, eĉ en mian sekretan taglibron mi ne kuraĝas priskribi la senton, kiun mi havas.

Li havas sekretan doloron, pri kiu li ne parolas, sed mi konas ĝin. Mi scias, kial liaj lipoj mutas kaj kial li ne trovas vortojn por sia sento. Li amas min tro por paroli. Li amas min tro por veki en mi vanan esperon. Ho, kiel mi dezirus krii al li; kara, kara, mi scias ĉion, ĉion kaj mi deziras nenion. Jes, nenion, nur la senton, ke vi tiel amas min, kiel mia koro nun sentas la sincerecon de via amo.

Mi jam ne memoras, pri kio ni parolis dum longaj horoj. Nur tion mi scias, ke ĉirkaŭ mi ĉio subite havis novan koloron, novan signifon. La konsolo venis en mian koron kaj mi feliĉe ridetis, eĉ ridis dum la tuta vojo al la kunvenejo. Ni ludis kiel la infanoj. Ni dancis en la dika freŝa neĝo. Ni kuris, ŝerce batalis per neĝaj kugloj kaj ni kantis, ridis, babilis. Mi forgesis, ke mi havas malsanan patrineton kaj kvar gefratojn. Ho Dio, ne punu min tial, ĉar mi estis tiel gaje feliĉa!



Kiam ni alvenis al la kunveno, jam ĉio estis preta. La benkojn oni metis al la muroj, por ke ni havu pli grandan liberan loko. En la ĉambro staris la ĝisplafona kristnaska arbo. Bela abio! Janis Lekko, la latvo, elektis, elhakis, portis ĝin el la malproksima arbaro. Petro Koluŝ, la amerika soldato, alportis biskvitojn kaj diversajn marmeladojn. Sinjoro Kuratov kaj sinjorino Bogatireva zorgis pri tio, ke la abio havu kristnaskan veston. Fraŭlinoj Smirnova alportis kukojn. Fraŭlino Tkaĉeva venis kun sia onklo, la rusa kolonelo kaj ilian pakaĵon servisto portis post ili. Diversaj manĝaĵoj kaj kelkaj boteloj da vino, multaj boteloj da fruktakvo.

Ankaŭ mi alportis mian donacon: silkan standardon kun la verda stelo kaj kun la surskribo "Per Esperanto por la Kulturo". La vortojn diris li. La materialon por la standardo aĉetis la ĉeĥa Pavel Budinka kaj la rumana Adrian Berariu. Mi donis nur la noktan laboron al ĝi, sed ĉe ĉiu stebo mi aldonis nur belajn pacajn sentojn, bondezirojn. Ho, Dio donu, ke tiun standardon neniam makulu homa sango!

La dekdujara Ivan Averkiev faris belan skatolon por la gazetoj: gazetujon. Ernst Mayer, la germano, donacis du librojn al la biblioteko. Unu estas orginala verko: "Nova Sento" de Sentis. Li ricevis ĝin antaŭ nelonge el Aŭstralio. Ĝi aperis jam dum la milito. Li, Paŭlo, redaktis kaj verkis belan kristnaskan numeron de nia grupa gazeto "Ni venkos!" Ĝi estas belega. Iu el liaj amikoj kaligrafie skribis la tekstojn kaj liaj pentroartistaj amikoj el la militkaptitejo ilustris ĝin.

Sed la plej interesan kaj kuriozan donacon donis Iĉio Pang kaj lia fratino Sunfloro. Mi ne povas kompreni, de kie prenis la ideon tiu ĉina knabo. Ĉu de Koluŝ? Mi ne pensas. Koluŝ ne havas tian fantazion, nek tian senteman karakteron, kian tiu kurioza donaco igas supozi.

Ĝi estas granda ruĝa koro el ligno kaj havas apartan tenilon por starigi ĝin sur la tablon. Super la koro, sed sur ĝi staras la kvinpinta verda stelo, kiu estas lumigebla per meĉo. La granda koro havas pordeton, kiun oni povas malfermi kaj ... kaj, jen la kuriozaĵo, en la interno estas la stalo de Betlehemo kun la paŝtistoj, ŝafidoj kaj en la mezo, en trogeto sur pajlo kuŝas la figureto de la dia infano. Ĉio estas tia, kia sur niaj bildoj. Nur la sanktajn gepatrojn li forgesis meti al la trogeto. La dorsa flanko de la koro havas la subskribon: "Al siaj kristanaj gefratoj la ĉina Iĉio Pang kaj lia fratino Sunfloro." Ĉiu rigardis nur tiun koron, kiam ni ekbruligis la kandeletojn sur la abio. Ho, tiu verdstela koro aparte lumis, sed tiel harmonie, ke mi ne povis reteni miajn larmojn. Vere, Iĉio Pang superis nin ĉiujn per sia donaco. Ĝi estis tiel festa, tiel solena, tiel trafa!

Jes, trafa, ĉar en tiu ĉambro estis ne nur diversaj nacioj, sed ankaŭ diversaj religoj; romaj katolikoj kaj rusaj katolikoj, kiuj havos sian Kristnaskon post dektri tagoj, inter niaj gastoj estis protestantoj, judoj el la militkaptitejoj, kaj du Kon-Fu-Ĉe-anoj. Neforgesebla, vere paca kristnaska vespero. Post la solenaĵo parolis Paŭlo kaj Kuratov. Li denove tre kortuŝis nin kaj sinjorinon Bogatireva. Iĉio Pang deklamis sian novan poemon. Nur pri la lasta strofo mi rememoras:

Ĉino, judo kaj kristano,
ruso, polo kaj germano
nun egalas ĉe l' abio.
Kandellumo ĝin ornamas,
Nova Sento en ni flamas:
la homfrata harmonio.
Mortu la malam', minaco,
Vivu ĉie nia — paco!

 

Ho, estis bela, tre bela vespero! Ho, vi, "senkorpa Mistero" donu jam fine pacon al la homaro!

La hieraŭo pasis kaj hodiaŭ mi aŭdis en la urbo, ke en la proksima printempo venos ŝipoj por reporti la militkaptitojn al iliaj hejmoj. Printempe ... Jam printempe! Ho, se tiu ĉi vintro neniam pasus! Mia printempo estas nun. Nun, kiam la arboj havas neĝfoliaron, sur la vintroj de la fenestroj pompas glacia florĝardeno kaj el du malgajaj okuloj brilas al mi la maja suno. Neniam pasu tiu ĉi vintro! ... Dio, ne punu min pro la egoista penso! Mi amas lin, mi amas lin!

Tago de la teruro, la ... 1920

Kiel priskribi tion, kio okazis dum tiu ĉi nokto? Mia korpo tremas, la larmoj fluas al la koro. Hieraŭ vespere, kiam ni ĉiuj kune estis gaje babilante kaj ĝojante pro la progreso de la novaj kursanoj, neniu povis konjekti, ke la mateno alportos nur doloron kaj funebron. Hieraŭ tage kiel bonhumore mi laboris en la kontoro ne pensante, ke hodiaŭ mi trovos nur ruinon tie, kie mi gajnis la ĉiutagan panon. Vespere en la granda lernoĉambro (ne tie, kie ni lernis) ankoraŭ kunvenis pli ol sepdek homoj kaj nun ni ne scias, kiam kaj kiujn ni revidos el ili?!

Ho, kiel priskribi? Politiko ... Politiko, oni diras. Jes, politiko, sed kia? Ĝi rajdis preter niaj domoj, tenis en la mano pafilon, ĵetis bombojn sur niajn tegmentojn, mortigis senarmilajn centojn kaj detruis la hejmojn de pacaj familioj, kiuj eĉ ne sonĝis pri politiko.

"Ĝi pasis jam. Ne ploru, filino" — diras mia patrino. Ho, patrineto, vi estas fatalista. Ĝi pasis, pasis ... sed ĝi povos reveni unu-, du-, dek-, centfoje! Ĝi pasis jam. Sed kial okazis? Neniu scias. Nur tion oni scias, ke noktomeze la japana armeo atakis la rusajn kazernojn, la soldatoj kuris for, restis kelkcent mortintoj el ili sur la deklivo de la apuda monto, la bomboj detruis domojn. Kelkaj bomboj falis sur la hospitalo mortigante kaj vundante malsanulojn, flegistinojn kaj nun matene sur ĉiu grava konstruaĵo estas japana standardo. Nur tion oni scias el la tuta politiko.

Kaj kio okazis al li? Onidire la rusaj soldatoj rifuĝis al la direkto de la montoj tra la militkaptitejo. La kugloj de la japanoj trafis ankaŭ multajn militkaptitojn, kiuj trankvile ripozis. Estas eĉ mortintoj. Kio okazis al li? Dio, indulgu min! Mi ne volas pensi. Nur ne pensi!

Ĵus estis Koluŝ ĉe ni. Li estis pala kiel la papero. Terure, terure! Kio okazis? Miaj korbatoj formortis por momento kaj poste ĉiun baton ĝian mi sentis en la gorĝo. Kio okazis?!

Subite tiu granda forta viro ekploris. La vortoj balbute forlasis liajn lipojn.

— Bomboj falis ... ankaŭ sur la ĉinan kvartalon ... kelkaj domoj detruiĝis ... detruiĝis ... Ho, kial? ... Jes ... Iĉio Pang ... nia bona Iĉio ... li

— Ĉu li mortis? — kaj mi sentis, ke miaj vortoj krie veis.

— Ne! Li ne mortis ... sed tre grave li vundiĝis ... tre grave.

— Kaj Sunfloro? Ilia patro?

— Ili restis senvundaj ... Sed li, la malfeliĉulo. Ankaŭ li ... ankaŭ li, se ... Kiam li aŭdis la unuajn pafojn, li iris eksteren por rigardi, kio okazas. Li estis ĉe la pordo, kiam grenado trafis la domon de Lon Fu kaj ĝi detruis ankaŭ la pordon, ĉe kiu li staris. Lignopeco detruis lian ventron ...

— Terure! — kaj mi devis fermi miajn okulojn pro la sanga bildo, kiun tiuj vortoj aperigis antaŭ mi.

— Frumatene, kun kelkaj el miaj kamaradoj mi kuris en la urbon kaj ... kaj ni portis la malfeliĉulon en nian hospitalon.

— Kaj la kuracisto, kion diras?

Koluŝ faris geston, kiu mortigis ĉiun esperon. Subite teruro kaptis mian koron pro li, kiu estas nun ie en la militkaptitejo. Sed kiel? En kia stato?

— Koluŝ, kion vi aŭdis pri la militkaptitejo? Ĉu Nadai?

— Ĉu ankaŭ la militkaptitejo? ...

— Oni diras.

— Dio, Dio, miaj kamaradoj ... Ĉu ne sufiĉas, vi, kruela Dio?! Vi!

Kaj li forkuris.

La ...-an de ... 1920

Du tagoj pasis. Kiaj du tagoj! Mi pensis, ke mi freneziĝos. Japanoj patroloj marŝis sur la stratoj. Ĉiumomente ili trumpetis. Japanaj rajdistoj galopis tra la urboj en ĉiu horo. Ili haltigis la homojn, parolis en lingvo nekomprenebla por ni. Kaj mi sciis nenion pri Paŭlo.

La kazernoj estis plenaj de rusoj soldatoj. Ili fariĝis militkaptitoj de la japanoj .... kaj nun ili estas liberaj. Ĉiuj liberaj! La japanaj standardoj estas for de la domoj. Kial? Politiko ... La politiko de la amerikanoj kaj angloj ne permesas venki la politikon de la japanoj. Politiko, pro kiu miloj mortis en multaj siberiaj urboj. Dutaga venko, kiu postlasis nur novajn orfojn, novajn vidvinojn kaj kiu vestas la vivantojn en funebran koloron.

Nur hodiaŭ vespere mi revidis lin. Kion mi sentis? Mi ne havas vortojn por priskribi miajn pensojn. Nur pri tio mi rememoras, ke niaj lipoj renkontiĝis la unuan fojon kaj en la kiso silentas la viro kaj virino kaj mi ploris, ploregis.

La ...-an de ... 1920

Taglibro mia, kial mi devas skribi sur viajn paĝojn nur pri doloraj okazintaĵoj? La taglibro de knabino devus esti la rememorigilo pri dolĉaj sekrotojn kaj vi, taglibro mia, fariĝas tombejo, al kiu kun larma sento mi venas ĉiutage. Ĉiutage, ĉiutage!

Ankaŭ hodiaŭ mi enterigas ... Iĉio Pang, nia varmkora ĉina frato foriris. Li ne kantos plu. Ni neniam plu vidos liajn brilantajn nigrajn okulojn. Neniam plu ni aŭdos lian mildan voĉon. Iĉio Pang forlasis nin kaj ni funebras. Unu el la dolĉavortaj fratoj silentiĝis.

Antaŭtagmeze ni staris ĉe lia lito en la hospitalo. Li estis tiel trankvila. Tiel obeema. Li venkis siajn suferojn kaj pala rideto estis ĉe liaj buŝanguloj, kiam li direktis sian rigardon al ni. Lia patro, la maljuna ĉina komercisto kaj Sunfloro kun senlarmaj okuloj staris kiel la lignostatuoj. Ho, sed mi scias, ke estas nevideblaj larmoj, kiuj sufokas en ni la vivon.

Koluŝ, Kuratov, Paŭlo, Tkaĉeva, la malgranda Averkiev kaj mi staris ĉe lia dekstra flanko kaj lia mano tremante ripozis sur la blonda kapo de Ivan Averkiev.

— Gefratoj — li diris kun videbla fortostreĉo — vi, kiuj plibeligis mian mallongan vivon, ne perdu la esperon. Kredu forte, forte, ke tiu homa koro, al kiu nia stelo lumas per verdaj radioj kaj kiu nun super la bajonetoj mute faligas sangolarmojn, tiu koro iam venkos. Kredu kaj estu kuraĝaj!

Poste li longe silentis ... Ho, mi ne vidas miajn literojn pro la larmoj! ... Fraŭlino Tkaĉeva transdonis al li la florojn, kiun ni aĉetis. Li rigardis ilin. Post longaj momentoj li mallaŭte diris:

— Malfeliĉaj floroj ... Kial vi ne lasis vivi ilin? Iĉio Pang neniam deŝiris floron.

Videble liaj doloroj fortiĝis. Mi ne povis resti plu. Per rigardo mi proponis foriron al la aliaj kaj ni adiaŭis unu post la alia. Tre mute, tre senkonsole. Ni ne povis aperigi esperdonan rideton sur nia vizaĝo.

Kiam mi prenis lian maldikan manon, momente li retenis min.

— Fratino de Sunfloro ... Restu ŝia fratino ... kaj ... kaj atendu ... tie, en mia poŝo ... vi estas ja nia sekratariino kaj ... tie, en la poŝo estas papero ... la lasta ... por la kunveno ... por la proksima kunveno .... Prenu ĝin!

Sur la dorso de la seĝo kuŝis liaj vestoj. Lia sango sekiĝis sur tiuj vestĉifonoj. Kial oni ne forigis ilin? ... Mi trovis la paperon. Ankaŭ sur ĝi estas bruniĝinta makulo.

Ni foriris. Nur Koluŝ restis ĉe lia ĝis la lasta momento. Li alportis la sciigon, ke nia Iĉio Pang ne suferas plu ... Li vivis nur dekses jarojn ... Kaj nun antaŭ mi kuŝas lia lasta parolo al la geamikoj. Poemo. Eble li verkis tiun sunbrilan tagon, kies vespero ... La lastas poemo. Mi kopias ĝin ankaŭ por mia taglibro.

La maja vivo nun parolas:
la suno ridas, pompas floroj,
en tero la printempo bolas
kaj kantas birdaj, homaj koroj.

Ho vi, stulteta ĉina knabo,
vi kial devas ĝoji, ridi,
en ĉiu arbo kaj skarabo
la vivofraton ame vidi?

Kaj kial igas vin la sento
karesi herbajn, florpetalojn
kaj tremi pro la kis' de l' vento,
admiri kampojn, montojn, valojn?

Ĉar vivas vi kaj vivas, vivas
— respondas krie la korbatoj —
kaj en la suna brilo vivas
kun vi sur Tero nur — gefratoj.

Ne, mi ne povas skribi pli hodiaŭ. La doloro kunpremas mian gorĝon kaj mi ne vidas plu la literojn ... Nur la koron super la bajonetoj ... la koron kun la sangolarmoj

"kaj en la suna brilo vivas
kun vi sur Tero nur — gefratoj."

 


Date: 2016-01-03; view: 785


<== previous page | next page ==>
 | Apitro 10: Nikolsk Ussurijska Esperanto Societo
doclecture.net - lectures - 2014-2024 year. Copyright infringement or personal data (0.012 sec.)